| English / angla deutsch / germana |
![]() |
memor-helpilo |
| Per tiu memor-helpilo vi povas enmemorigi vortojn pere de
litero-figuroj (vidu 1.a) kaj direktoj. Pere de unu sola
litero-figuro vi povas enmemorigi 2 literojn aŭ sonojn! Tiu memor-helpilo ankaŭ povas esti helpema, se vi volas enmemorigi vortojn pere de multe pli libere elektitaj bildoj en via kapo (vidu 2.5). |
1. bazoj de la memor-helpilo (+ ekzemplo en 1.d) |
1.a. La memor-helpilo havas 27 litero-figurojn:
|
|
|
Pri la punkto ĉe ĉiu litero-figuro: mi klarigas en 1.c kaj 1.d.
1.b. Ĉiu litero-figuro ekzistas en 3 versioj/dikecoj:
|
Kelkaj malmultaj litero-figuroj (ekz.
) ne estas klaraj koncerne
"larĝa"; por "tiel dika kiel larĝa" vi tiam
povas eliri de tiu "dika",
- kiun havas
de
la sama grandeco
- aŭ kiun vi opinias konvena.
| 1.c. La 3 versiojn de litero-figuro vi povas turni al 9
direktoj (3*9=27); per tio vi povas difini 2an literon. Vi turnas litero-figuron tie, kie ĝi havas punkton en 1.a. Bildo (dekstre): 8 de la 9 direktoj. La 9a direkto celas al vi (por E, Ĥ, Z). Literoj por la 9 direktoj:
J ĝis R: la litero-figuro estas "tiel dika kiel larĝa"; S ĝis Ĉ: la litero-figuro estas "2 ĝis 20-foje tiel dika kiel larĝa". |
|
1.d. EKZEMPLO: La literoj-paro estas "AM":
|
||||||||||
Vidu ankaŭ la ekzercon en 2.1.b.
2.1 Bazaj Ekzercoj:
| a. |
|
||||||
| b. |
|
| Ekzemplo al 1. kaj 2.2: kunigita figuro por la vorto "amputi" (AM-PU-TI).
|
| Kiel vi povas kunigi kelkajn litero-figurojn por formi vorton: | |
|
|
La unuan litero-figuron vi devus fiksi al iu ajn (reala aŭ mentala) objekto (pli precize vidu en 2.3). |
|
|
La 2an litero-figuron vi devus fiksi al la unua litero-figuro. |
|
|
La 3a litero-figuro estas fiksata al la 2a litero-figuro (aŭ kiel en alternativo 2:
ĝi estas fiksata al la unua litero-figuro kaj estas pli
malgranda ol la 2a litero-figuro), la 4a al la 3a. Se la lasta litero-figuro reprezentu nur 1 anstataŭ 2 literojn: La litero-figuro estas fiksata turnite malantaŭen. Por Esperanto-vortoj vi normale ne devas fari tion, ĉar pro la vorto-finaĵoj -a,-e,-o,-i, kiujn vi por la kunigita figuro laŭvole povas uzi aŭ ne, plej ofte la lasta litero-figuro havas 2 literojn. |
|
|
Estas avantaĝe se unu litero-figuro penetras iom la alian. |
|
|
La kunigitan figuron el la litero-figuroj vi devas revoki en
vian memoron post pli kaj pli longa tempo (komparu 2.4.b). Ofte sufiĉas stori nur parton de vorto kiel kunigitan figuron. |
2.3 stokado de la kunigitaj
figuroj:
La kunigitaj figuroj (vidu 2.2) estas mentale fiksataj al
aliaj figuroj, kiujn mi nomas "ankro-figuroj". Por tio
ekzistas la jenaj alternativoj:
Alternativo 1: La kunigita figuro de vorto estas
fiksata al tiu objekto, kiun la vorto nomas.
Alternativo 2: Se vortoj apartenas al partoj de pli
granda unuo (objekto, ĉambro, konstruaĵo aŭ areo),
vi povas fiksi tiujn vortojn al tiu pli granda unuo. Ekzemplo:
Kunigitaj figuroj estas fiksataj al/en homa korpo direkte ĉe
tiuj partoj de la korpo, kiujn ili nomas.
Alternativo 3: En via propra
ĉirkaŭaĵo (ekz. urbo-parto, loĝejo) vi uzas
certajn lokojn kiel ankro-figurojn, kie vi regule fiksas
kunigitajn figurojn.
Alternativo 4: Vi uzas la sekvan
koordinat-sistemon. La 6*4 (=24) nombroj reprezentas
ankro-figurojn.
![]() 24 bildoj |
Sekve mi mencias kiel ekzemplon 24 objektojn (6*4=24) kiel ankro-figurojn por la koordinat-sistemo:
|
|
La koloro de kunigita figuro dependas de tio, kiun pozicion ĝia ankro-figuro havas en la koordinat-sistemo.
La pozicioj 1,2,3 kay 4 respondas al la koloroj flava, verda, blanka kaj ruĝa. Vidu dekstre: |
|
2.4 Mi rekomendas la jenan ekzercon (almenaŭ por 2 monatoj):
| a. | Vi uzas la koordinat-sistemon el 2.3, alternativo 4 (aŭ vi uzas simile alternativon 3 el 2.3). Je ĉiu tago vi uzas novan grupon de 4 ankro-figuroj. | |
| b. | Enmemorigu ĉiutage 5-10 vortojn. Por tio ĉiutage fiksu al 4 ankro-figuroj po 1-3 kunigitajn figurojn. 4-6 kunigitajn figurojn vi devus fari frue dum la tago, kaj post la lasta figuro vi devus ripeti la figurojn kune. Tiujn kunigitajn figurojn vi devus revoki en vian memoron post ĉirkaŭ 30 minutoj, post pluaj 3 horoj kaj post pluaj 6 horoj. La restantajn kunigitajn figurojn (ĝis 6) vi devus fari iam pli malfrue dum la tago. | |
| c. | Dum la sekvantaj 4 tagoj vi ripetas la vortojn
pere de la kunigitaj figuroj unufoje ĉiutage. Ekzemplo pri ripetado: Hodiaŭ estas vendredo; frue dum la tago vi enmemorigas 4-6 novajn vortojn (komparu 2.4.b). Mallonge antaŭ aŭ post tio vi ripetas la vortojn de lundo (= la plej maljunajn vortojn); se vi volas ripeti vorton de lundo ankaŭ dum la sekvantaj tagoj: fiksu la kunigitan figuron de tiu vorto al ankro-figuro kiu apartenas al grupo de ankro-figuroj de hodiaŭ (vendredo). Frua posttagmezo: ripeto de la vortoj de ĵaudo (do de hieraŭ). Malfrua posttagmezo: ripeto de la vortoj de mardo kaj merkredo. |
|
| d. | Plia ripetado, antaŭ kaj post la dormo:
|
|
| e. | plue:
|
|
2.5 (La esprimo „kunigita figuro“ estas uzata ankaŭ ĉi tie nur por figuroj laŭ paragrafo 2.2)
Revoki multfoje vorton en vian memoron kiel kunigitan figuron, tion vi ankaŭ povas uzi por imagi bildon aŭ scenon por tiu vorto, kiu havas asociadojn:
- al parto aŭ partoj de la vorto (aŭ al la tuta vorto)
- kaj laŭeble ankaŭ al la signifo de la vorto.
Detaloj:
Enmemorigo de:
La ĉefa kaŭzo kial Esperanto taŭgas
eksterordinare bone por uzi tiun memor-helpilon: En Esperanto
ĉiu litero apartenas al nur unu sono.
Plue: De la 28 Esperanto-literoj nur unu litero ne estas en 1.a
(kaj tiu litero "ŭ" ne estas necesa por la
memor-helpilo).
Vi povas uzi tiun memor-helpilon ekz. por
- vortoj el revuo-artikoloj, retpaĝoj, retmesaĝoj,
libroj aŭ radio-programoj;
- iuj vortoj, kiuj momente ŝajnas esti gravaj.
Esperanto-komencantoj devus kombini tiun memor-helpilon kun
plua metodo: Lerni vortojn en kunteksto kaj ripeti ilin post pli
kaj pli longa tempo.
(Cetere: Post kelkaj monatoj ili devus regule aŭskulti
esperant-lingvajn radio-programojn, ekz. Polskie Radio: www.polskieradio.pl/eo.)
2010-12-29: Plua bildo en 2.2. Pluaj etaj ŝanĝoj.
2010-09-12: Por la ankro-figuroj nun estas 24 bildoj. Estas pluaj atentigoj pri la uzado de la memor-helpilo.
2009-12-31: Nun estas (en 2.3) koordinat-sistemo kun 24 ankro-figuroj, antaŭe anstataŭ estis
elefanto kun 54 (laste 36) ankro-figuroj.
Krome estas ŝango ĉe uzo de koloroj.
Michael Kox
www.michaelkox.de/esperanto/lerni/kontakto
En aliaj lingvoj:
angla: www.michaelkox.de/english/memorize-words
germana: www.michaelkox.de/gedaechtnis, www.gedächtnis.de

"memor-helpilo por lerni vortojn" de Michael Kox (www.michaelkox.de) estas licencita per Creative Commons Atribuo-Distribui kun sama permesilo 3.0 Germanio Licenco
(
http://creativecommons.org/licenses/by-sa/3.0/de/;
tiu ligilo rilatas al germanlingva paĝo, sed tie estas ligilo al esperanto versio).